# Nomo: legu-min -*- mode: outline; coding: latin-3 -*-
# Funkcio: Informoj pri Esperanto-vortaro por literumilo Ispell
# Komencita: 1997-08-30 de Sergio Pokrovskij
# Versio 3.7
# Time-stamp: <2011-06-27 21:05:36 Sergio>
#
# Copyright 1997, 1998, 2003 Sergio Pokrovskij <sergio.pokrovskij(ĉe)gmail.com>
# This dictionary is available on the terms of GNU General Public
# License version 2.0
# (Free Software Foundation, 675 Mass Ave, Cambridge, MA 02139, USA).
* ASKIA INSTRUKCIO
Por askiigi la dokumentaron (se vi estas sub Unikso), diru
,----
| $ make legu-min
`----
kaj legu la iksigitan dosieron "legu-min".
* POSTULOJ (KION VI BEZONAS)
Por munti la vortarojn el la fontoj vi bezonos la kutimajn uniksaĵojn:
1. make
2. sed (kaj eĉ speciale, GNUa sed, v. 4.0 aŭ postan -- la skripto
Tools/filtru bezonas "\l" en regulesprimoj)
3. m4
4. sort
5. ispell <http://fmg-www.cs.ucla.edu/geoff/ispell.html>
Se vi jam havas la programon ispell en via komputilo, atentu ke ekde
la versio 3.0 de la vortaro vi bezonos ĝin muntita kun
MASKBITS >= 64;
por kontroli, kion vi havas, uzu la opcion -vv:
,----
| $ ispell -vv | grep BITS
| MASKBITS = 64
`----
Se vi ricevos "MASKBITS = 32", necesos remunti la ispell-programon.
(Tamen ŝajnas ke nun "MASKBITS = 64" estas sufiĉe ofta.)
* LINGVAJ KONSIDEROJ
Bedaŭrinde (aŭ feliĉe) Ispell estas iom stulteta, kaj ne aldonas la
sufiksojn rekursie (tamen ĝi kapablas konstrui produton el prefiksoj
kaj sufiksoj). Krome, mi ne sukcesis kompreni la meĥanismon de
vortkunmeto per tildo+flago, kiu supozeble povus helpi produkti vortojn
kiel "nomkarto" el nomo-o+karto.
Tial mi uzas pretajn vortkunmetojn el PIV kaj kelkaj tekstoj, kiujn mi
ĝis nun kontrolis. Tio estas kaj bona, kaj malbona.
Tio estas bona, ĉar tial mi malmultigas la nombron de absurdaj, kaj
probable eraraj, kunmetoj. Ĉar mi preferas malimplice konfirmi vorton
dubindan ol preterlasi eraron.
Sed tio estas danĝera, ĉar se la literumilo estas tro suspektema, la
uzulo tro hastas malatenti la sennombrajn avertojn, kaj same facile
akceptas erarojn.
Mi esperas, ke baldaŭ mi atingos ian saturiĝon, kiam la nombro de
demandoj estos ne tro ĝena; kvankam estas tre probabla, ke nova aŭtoro
kun siaj apartaj preferoj devos dum kelka tempo aldonadi siajn plej
ŝatatajn vortojn.
Por fari la kernon mi uzis la vortojn oficialajn, Fundamentajn kaj
komunlingvajn el PIV (mi elŝutis ĝin el la Nederlanda FTP-ejo). Tio
evidentiĝis ne tute taŭga, ĉar multaj oftaj vortoj, ekz-e
agnoski
elektrono
generi
intonacio
nocio
estas neoficialaj, dum inter la oficialaj abundas balasto kaj tre
specialaj terminoj ĥemiaj, medicinaj kaj biologiaj, kiujn oni normale
metus en specialajn vortarojn; ekz-e
eminenca
onobriko
stofo
Tiel en la vortaroj aperas danĝeraj paronimoj:
cerambiko --- ceramiko
eseno --- esenco
preĝrado (por ebligi kontrolon de pli ofta "preĝado")
enstaligi --- instali
kok/eto --- koket(ulin)o
morfio (izomorfio, homomorfio) --- morfino
ktp. Mi provis forigi tiajn specialajn vortojn el la komuna kerno, sed
tio estas ankoraŭ ne finfarita.
Krome, mi ŝanĝis karakterizaĵojn de kelkaj vortoj:
"Volonti" por mi estas verbo netransira;
"Rajti" por mi ne formas pasivon (?rajtata...).
** LA DIVIDOSTREKO
Pro relative multaj vortoj, kiaj
ekz-e, n-ro, vid-al-vide
ktp mi faris la dividostrekon litero. Sekve tre multajn kombinojn,
ekz-e "angla-rusa", estas registrendaj kiel apartaj vortoj. Mi ne
vidas bonan solvon por tiu problemo.
** SENBALASTIGO KAJ KOHERO
Mi faris la vortaron por mi mem, kaj ĝi spegulas miajn preferojn. Mi
intence lasis nur tiujn formojn, kiujn mi preferas, por ke la
literumilo avertu min pri devioj de mia persona normo (tio estas utila
ankaŭ por riveli malkoheraĵon en mia fakta uzado, kaj eventuale, por
rekonsideri miajn preferojn). Tiel ekz-e mi rekomendas
"Narkotaĵo" anstataŭ "Narkotiko" (ambaŭ oficialaj)
"francaĵo anstataŭ "francismo"
"avio" anstataŭ "aviadilo", ktp.
Tio koncernas la mallongan vortaron (eo), destinitan por pli strikta
kontrolo; la "plena" versio (esperanto), destinita por kontroli
tekstojn de diversaj aŭtoroj, estas pli permesema.
** USKLECO
Etnajn nomojn mi skribas etlitere:
ruso, germano, usonano
(sed ispell ebligas ĉefliterigi ajnan vorton minusklan).
Landajn nomojn, ĉeflitere:
Rusio, Germanio, Usono.
Same pri la superetnaj lingvoj:
Esperanto, Latina, Slavono, Svahilo, Sanskrito.
La adjektivoj kaj adverboj konservas sian ĉefliteron
Esperante, Zamenhofe, Slavona.
(Iom stranga konsekvenco: Irlanda lingvo; tamen nun mi iom-post-iom
transiras al minuskla skribo de ĉiuj adjektivoj kaj adverboj.)
** LA LITERO Ĥ
Mi zorgis pri la rajtoj de la litero ĥ. Nome, kvankam mi akceptis la
tradicion anstataŭigi ĉiujn ĥr kaj rĥ per kr kaj rk (do, Kristo,
kristalo, arkaika, orkestro) --- por fari komplezon al la francoj, por
kiuj tiuj kombinoj estas malfacilaj --- mi tamen laŭeble konservis la
diskriminaciatan literon en ĉiuj aliaj kombinoj (vd
http://www.simtts.mv.ru/eo/KompLeks/Lat3/GXHHX.html#hx ).
NECESO KAJ SUFIĈO
Laŭ mia lingvouzo, mi preferas la mallongajn formojn
-eblo, -emo, -indo, -ivo
anstataŭ
-ebleco, -emeco, -indeco, -iveco.
La -eco-substantivojn mi intence lasis sen multenombro, ĉar plej ofte
por tiuj abstraktaĵoj ĝi ne havas sencon (ekz-e, oni senhezite povas
paroli pri "spritaĵoj" --- kaj nur en tre speciala, kontrolinda senco,
pri "spritecoj"). Se tio montriĝos ĝena, mi aldonos la multenombron
por la ec-vortoj.
** LINGVAJ PREFEROJ
La vortokolekton mi ĉerpis el PIV, sed mi redaktis ĝin laŭ miaj
preferoj. Sed mi ne havis tempon trakribri la tutan stokon. Tial ne
ĉio en ĉi tiu vortaro esprimas miajn aŭ PIVajn preferojn, sed estas
miksaĵo de ili.
Simile, la landonomojn mi pruntis de Bertilo Wennergren, sed kelkajn
vortojn mi korektis laŭ miaj preferoj. Mi restaŭris la Zamenhofan
sistemon por "Meksikio" kaj kelkaj similaj landoj; mi respektis la
tradiciojn de lokaj esperantistoj, kiam ili pli fidele ol la Akademio
konservas la esperantistan tradicion (Kameruno -> Kamerunio, vjetnamo
-> Vjetnamio, azerbajĝano -> Azerbajĝanio ktp); kaj mi retenis
malpli oftan sed pli "oportunajn" formojn por la nomoj kiel ukrajno ->
Ukrajnio, maŭro -> Maŭrio.
LocalWords: legu-min outline coding latin Time-stamp sergei Copyright This is
LocalWords: dictionary available on the terms of General Public License Free
LocalWords: Software Foundation Mass Cambridge MA USA make GNUa Tools sort vv
LocalWords: ispell MASKBITS grep BITS ispell-programon nomo-o ik eminenca kok
LocalWords: onobriko stofo preĝrado enstaligi koket ulin rajtata Narkotiko ĥr
LocalWords: rĥ kr rk hx ivo emeco iveco eco-substantivojn spritecoj ec-vortoj
Generated by dwww version 1.16 on Sat Oct 3 03:24:10 CEST 2026.